Esperanto en Sudaŭstralio
Ni estas esperanta asocio en Adelajdo, Suda Aŭstralio. Niaj konstantaj klubvesperoj okazas ĉiun unuan kaj trian merkredon de ĉiu monato. Ni ankaŭ organizas monatajn societajn eventojn, verkas regulan monatan gazeton kaj instruas nian lingvon al komencantoj senpage!
Membreco
Jara membreco al "Esperanto Sudaŭstralio" kostas:
Vi ricevos nian monatan gazeton "Tamen Plu" kaj ni informos vin pri nia agado kaj variaj eventoj.- $ 30.00 Individua
- $ 35.00 Paroj
- $ 20.00 Individua (Rabato)
- $ 25.00 Paroj (Rabato)
Por pliaj informoj, kontaktu nian kasistinon:
Indrani Beharry-Lall: (61 8) 8268 4021.
Aŭ sendu mesaĝon al ni per nia 'Kontaktu Nin' paĝo!
Nepre vizitu ankaŭ la 'Renkontiĝo' paĝon, por informoj pri niaj klubaj kunvenoj, kaj sociaj eventoj!